NED KATRYN

RAPORTO
PRI LA
OKA KONGRESO
DE
ESPERANTISTOJ

(Krakovo 1912)

Eltirita el Lingvo Internacia

Devizo: Per Esperanto--Por Esperanto

PARIS

PRESA ESPERANTISTA SOCIETO
33, RUE LACÉPÈDE, 33

1912

LA OKA KONGRESO

Postkongresaj pripensoj.

La solan instrukcion, kiun, kiel ĉefredaktoro, mi donis al niaKongresa raportonto estis:

«Skribu libere, senpartie, laŭkonscience, gajan, amuzanraporton!»

Kiamaniere,—sprita filozofo, kiu ridetas kaj ŝercas,—li sukcesis,tion konstatos kun plezuro kaj danko niaj legantoj. Pli longa, olla antaŭaj, estas tiu ĉi raporto, kiu preskaŭ plenigas trioblankajeron, sed tro longa trovos ĝin neniu.


Bona estis la Kongreso.

Oficiale ĝi decidis, ke ĝi nenion decidos, kaj el ĉiuj eblajdecidoj tiu ĉi vere estis la plej saĝa.

Ĝi prokrastis la demandon pri centra internacia organizaĵo, kaj protio, oni devas ĝin ankaŭ gratuli. Ni esperas, ke por la sukceso,por la ĝojo de niaj estontaj Kongresoj, por la bono de Esperanto onidaŭrigos same agi.

Kiel tute prave skribis H. Hodler en la gazeto «Esperanto», niajKongresoj devas esti antaŭ ĉio festoj, propagandaj festoj, en kiujoni devas serĉi sole tion, kio nin unuigas kaj zorge eviti tion, kioantaŭ la publiko nin disigas kaj semas en niajn vicojn la malkonfidonkaj la malfidon.


Ĉar Esperanto estas oficiale nur lingvo, paroli je la nomo deEsperanto rajtas nur la L. K. kaj ĝia Akademio, kies rolo estas lakonservado de la lingvo de l’ Fundamento.

Tute stranga, ne verŝajna, estas la supozo, ke ian tagon iaregistaro, antaŭ ol akcepti Esperanton, postulus kelkajn ŝanĝojn,kiel ekz. la forigon de l’ akuzativo aŭ la anstataŭigon de niamultnombra finiĝo j per i, nx, sed, eĉ tiam, neniututmonda esperantista reprezentantaro, se ĝi estus ebla (kaj efektiveĝi estas nepre neebla), havus la rajton diskuti pri tiuj ĉi lingvajpunktoj, kiujn oni devus resendi al la L. K., regule reprezentata dela Akademio.

Sekve tiu ĉi argumento por pravigi la starigon de ia oficialareprezentantaro de l’ Esperantistoj estas senvalora.

Pli firmaj ne estas la aliaj argumentoj, nelingvaj.

Ju pli ni iros antaŭen, des pli ni konstatos, ke inter niEsperantistoj nur la lingvo estas komuna, sekve nur ĝi vereoficialaĵo. Pri ĉiuj aliaj aferoj: pacemo aŭ militemo,patriotismo aŭ internaciismo, socialismo aŭ konservativismo,liberpenso aŭ religio, kaj, en nia propra organizaĵo, demokratismoaŭ aŭtoritatismo, «centrismo» aŭ kunfederiĝo, apartenado alia aktiva esperantista societo aŭ ne,—plej diversaj estas laopinioj, kaj neniu homo aŭ komitato havas la rajton, je la nomode l’ Esperantistaro, aprobi aŭ malaprobi unu aŭ alian el tiujvidmanieroj, nek elĵeti el nia Esperantistaro tiujn, kiuj ne sameopinias kiel ili pri ĉio tio ĉi.

Ni ne bedaŭru tiujn nunajn vivkondiĉojn. Post la dudekkvinjaraheroa periodo alvenas nova pli praktika, dum kiu nia tasko estasenpenetri,—precipe per persona, ne esperantista influo,—en ĉiujnrondojn, por ilin almiliti. La lingvon ni devas prezenti nur kiellingvon, ĉar per si mem ĝi estas nenio alia. Sed ni ne timu: ĝisenrimarke kunportos kun si internan ideon, kaj ĝia venko ne estosnur lingva!

Sed ĉu tiuj, kiuj deziras ian oficialan reprezentantaron, sindemandis, kiu estus la situacio de tia oficiala nelingvaReprezentantaro, se ia registaro postulus de ĝi,—kaj tio neestas vana supozo,—ke ĝi ri

...

BU KİTABI OKUMAK İÇİN ÜYE OLUN VEYA GİRİŞ YAPIN!


Sitemize Üyelik ÜCRETSİZDİR!