František Omelka
Unua vojaĝo ĉirkaŭ la mondo
Amikoj
La jaro 1494.
Vilaĝeto Sabroso en portugala provinco Tras-os-Montes vivistrankvile en tute normala tago.
Nur en malgranda bieno de Magalhaes estis vigle.
Sinjorino Magalhaes, tute ruĝigita de kuiro, ĉiumomente kuris en lakuirejo kaj ordonis kiel generalo al siaj filinoj:
“Isabella, alportu fruktojn kaj metu ilin sur la tablon!”
“Jes, panjo.”
“Ginebra, purigu ankoraŭ unufoje tablojn kaj seĝojn!”
“Jes, panjo.”
“Kaj vi, Teresa, prenu el la kesteto pokalojn kaj poluru ilin!”
“Jes, panjo.”
La knabinoj kompleze plenumis ordonojn de la patrino. Ankaŭ iliruĝiĝis pro rapida laboro, sed precipe pro emocio. Kaj kial miripri tio? Ilia domo estas honorigita per eminenta vizito!
Lastfoje estis gastoj ĉe ili antaŭ unu jaro. Sed tiam estis ĉiomalgaja, ĉar parencoj kaj konatoj alvenis por akompani ilian patronal la tombejo.
De tiu tempo la domo de la malriĉa nobelo fariĝis ankoraŭ plimalriĉa. Sinjorino Magalhaes nur pene gvidis la mastrumadon kaj lafilinoj apogis ŝin en siaj zorgoj. Finsonis jam iliaj gajaj kantojkaj rido, kaj se ili ne havus du pli junajn fratojn, dekkvarjaranFernaon kaj dekdujaran Diegon, ilia domo fariĝus triste malgaja.
Ĉio ŝanĝiĝis nur tiam, kiam antaŭ la kverka pordego de labieno, super kiu estis skulptita blazono de la familio Magalhaes —en arĝenta kampo tri ruĝaj strioj — aperis kuriero kaj donis alsinjorino Magalhaes leteron de sinjoro Serrao, kiu estis malnovaamiko de ŝia edzo. La nobelo sciigis al ŝi, ke li post nelongatempo forveturigos sian filon Franciskon en Lisbonon. Li vizitospaĝian lernejon, kiu estas ĉe reĝa kortego por knaboj de lanobeloj. Fernao Magalhaes certe ankaŭ vizitos tiun lernejon. Ĉar lavojaĝo al Lisbono estas longa kaj ne sendanĝera, familio de Serraoproponas kunpreni Fernaon.
Sinjorino Magalhaes, finleginte la leteron, subite plivigliĝis.La zorgoj pri mastrumado ĉesis ŝin ĝeni. Tute ne gravas, ke ilimalriĉiĝis. Ŝia filo vivos ĉe la kortego. Li havos do la samajnrajtojn kiel filoj de aliaj nobeloj. Li fariĝos fama kaj potenca. Lisuprenlevos la familion de Magalhaes al la estinta brilo, honoro kajestimo!
Ŝi tuj kunvokis ĉiujn siajn infanojn kaj plena de ĝojo kaj fierolegis al ili la leteron.
La okuloj de la knabinoj ekbrilis. Se Fernao estos en Lisbono, certeankaŭ ili povos iam forlasi la flanke kuŝantan Sabroson.
La ununura, kiu ne sentis ĝojon, estis Fernao. Kelkajn momentojn lirigardis la patrinon senvorte, kvazaŭ li ne komprenus, ke temas prili. Poste li diris mallaŭte, sed decide:
“Mi ne iros tien, panjo.”
“Kial?” embarasiĝis la patrino.
“Al mi plaĉas hejme. En la arbaroj. En la montaro. Sur la kampoj,”diris rapide la knabo, aliokaze ne tro parolema.
“Do... vi ne volas viziti la lernejon?” demandis la patrinoseniluziiĝinte.
“Ne! Centfoje pli volonte mi restos —,” sed Fernao ne finparolis.Energia Ginebra vidis, kiel la patrino paliĝis, kiel peze ŝi spiraskaj kiel ŝia vizaĝo kovriĝas per griza vualo de amareco. Ŝistariĝis tiamaniere, ke la patrino ne vidu ŝin, kaj kolerplene ŝirigardis al la frato.
Fernao komprenis. La kompato premis lian gorĝon. Li paŝis al lapatrino kaj kisis ŝian manon.
“Nome... panjo —,” li diris kun paŭzoj, “mi... iros... tien...,certe mi tien iros, sed vi scias... ĉio venis tiel neatendite...mi estis nur surprizita...”
Sinjorino Magalhaes pli malpeze elspiris.
Ŝi dankis al sinjoro Serrao pro lia afableco kaj komencis prepariĉion, kion ŝia filo bezonos.
Fernao jam neniam menciis pri tio, ke li ne volas foriri en lalernejon. Li strebis eluzi ĉiun liberan