Esperanto: Kolekto de la Revuo.

EDMOND ABOUT

LA
REĜO DE LA MONTOJ

el la 153a milo de la franca eldono

kun permeso tradukis
GASTON MOCH
ESPERANTISTA AKADEMIANO

kun 158 ilustraĵoj de
GUSTAVE DORÉ

PARIS
LIBRAIRIE HACHETTE & Cie

79, BOULEVARD SAINT-GERMAIN, 79

1909

Tous droits réservés.

DEDIĈO DE L’ AŬTORO
AL
SINJORINO CHARLES BRAINNE

Vi estas, sinjorino, kiu aŭdis unua tiun novelon. Mi rakontis ĝinal vi, antaŭ tri monatoj, tuj post via edziniĝo, kiam mi mem neankoraŭ sciis ĝin perfekte. Vole, nevole, vi memoros dum via tutavivo rakonton, kies dato protektos ĝin kontraŭ forgeso. Postkvarono da jarcento, kiam la juna virino, kiun ni admiras en vi,estos laŭgrade altiĝinta ĝis la avina rango, se la ĉionkonsumantatempo ne estos detruinta la paĝojn de ĉi tiu mallonga libro, virelegos ĝin apud la kameno, kaj la aventuroj de mia maljuna Palikaromemorigos al vi la feliĉan tempon, kiam vi havis dudek jarojn,sennuban estontecon, senzorgan nunecon kaj sindonajn amikojn.

Edm About.

Kampodomo Les Ternesy, 18 oktobro 1856.

ANTAŬNOTO DE L’ TRADUKINTO

Ĉe la reveno mem el sia studado en la supera arkeologia lernejo,kiun Francujo posedas en Ateno, Edmond About publikigis la volumonNuntempa Grekujo («La Grèce contemporaine», 1851), kiu lokistuj la dudektri-jaran aŭtoron en la unuan vicon de la Francajliteraturistoj.

Nuntempa Grekujo estas kurioza miksaĵo de serioza observado kunŝercema satiro; ĝi enhavas multon da vero, sed montras precipe latiamajn Grekojn kiel popolon, kiu, ĵus elirinte el longa sklaveco,ne povas ankoraŭ esti konsiderata kiel civilizita, kaj kies ĉefaokupo estas ekspluati senhonte la kulton de Eŭropo al ĝiaj antikvajpraavoj. La sukceso de tiu libro estis notinda ekster Grekujo, sed,en tiu lando mem, oni rimarkis precipe ĝiajn malicajn kritikojn, kajoni gloris do malmulte la aŭtoron.

Kvin jarojn poste, en 1856, aperis La Reĝo de la Montoj. Ĉitie, About estis lasinta plenan liberecon al sia petola fantazio,kaj prezentis, ne kompensante ĝin per iaj seriozaj detaloj, lakvintesencon de la ŝerca ideo, kiu trablovas lian unuan volumon.

Tiun fojon, la Grekoj plene ekkoleris. Kaj dum About trafis alilandesukceson, kiun atestas la ĝisnuna publikigo de 153.000 ekzemplerojde la Franca eldono, ili konsideris lin kiel malbonintencankalumniinton, kiel publikan malamikon de ilia nacio. Ili ne volisrimarki, ke lia ironio, rekte deveninta de tiu de Voltaire, indulgasal neniu; ke, apud la operet-personoj, el kiuj konsistas la bando deHaĝi-Stavros kaj la ĝendarmaro de kapitano Perikles, li desegniskun egala bonhumoro burleskan Anglinon, la ĉiam malsatan, fieregan,babileman Sinon Simons; naivegan Germanon, Hermann Schultz,kiu amas tiel arde, ke li estas konvinkita, ke li ne amas; kajmalŝatindan Francon, Hippolyte Mérinay, egoistan falsan scienculon,kies antipatiaj trajtoj montras, ke nenia nacia antaŭjuĝo diktisla ŝercojn de l’ aŭtoro. Eĉ About atingis tiun mirindaĵon, ke,en<

...

BU KİTABI OKUMAK İÇİN ÜYE OLUN VEYA GİRİŞ YAPIN!


Sitemize Üyelik ÜCRETSİZDİR!