A. S. PUŜKIN
El la rusa originalo tradukis
D-ro Andreo Fiŝer
Membro de la Esperantista Lingva Komitato
Rekomendita de E. L. A.
FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1923
ESPERANTO-FAKO
ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ
PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG
TABELO DE ENHAVO
Paĝo | |
---|---|
Antaŭparolo | 7 |
Pikreĝino | 9 |
Neĝblovado | 39 |
La pafo | 53 |
A. S. Puŝkin naskiĝis en Moskvo 26. V. 1799. Li devenis elantikva nobela familio, kies anoj estas plurfoje menciataj en lahistorio de Ruslando. Ĝuinte brilan instruadon, li jam en siajunaĝo, estinte ankoraŭ lernanto de la imperiestra Aleksander-liceo,komencis verki versaĵojn, kiuj vidigis neordinaran talenton kajtrovis grandan sukceson. Tamen monduma vivmaniero malhelpis plenandisvolviĝon de lia talento. Spite tio Puŝkin apartenas al la nombrode plej famaj rusaj poetoj de la komenco de la XIXa jarcento,kaj oni povas plenrajte egalvalorigi lin kun korifeoj de lamondliteraturo Schiller, Byron, V. Hugo k. a.
Puŝkin postlasis pli ol 500 verkojn de plej diversa enhavo kajamplekso: lirikajn versaĵojn, epigramojn, gazetartikolojn, grandajnromanojn-poemojn (Ruslan kaj Ludmila, Eŭgenio Onegin), historiajndramojn en versoj (Boris Godunov), prozajn romanojn kaj rakontojn(kies specimenojn ni donas en tiu ĉi volumeto), historiajn verkojn(Historio de la Pugaĉov-a ribelo) ktp.
Puŝkin estas unu el la plej meritoplenaj kreintoj de nuntempa rusaliteratura lingvo. Li forlasis la pseŭdoklasikan manieron, kiusuperregadis en tiutempa rusa literaturo, kaj sin turnis al temoj dereala vivo.
Kelkaj el liaj verkoj kaŭzis al li cenzurajn malagrablaĵojn kaj eĉekzilon el Peterburgo: li estis devigata dum kelke da jaroj loĝi ensuda Ruslando kaj poste en sia bieno en Pskov-a gubernio.
Puŝkin mortis 38jara (29. I. 1837) en la plej brila disvolviĝode sia talento, estinte mortvundita en duelo kun oficiro G.Hekkern-Dantes. En Moskvo staras lia monumento, solene inaŭgurita enla 1880a jaro.
A. F.
Foje oni ludis kartojn ĉe la rajdgvardiano Narumov. Longa vintranokto forpasis nerimarkite; oni sidiĝis por vespermanĝi post lakvara matene. La gajnintoj manĝis kun granda apetito; la aliaj sidisdistrite antaŭ malplenaj teleroj. Tamen, kiam aperis ĉampanvino, —la interparolado ekvigliĝis, kaj ĉiuj ĝin partoprenis.
— Kion ci estas farinta, Surin? — demandis la domomastro.
— Mi malgajnis, kiel kutime. Mi devas konfesi, ke malbonŝancomin persekutas: mi ludas singarde kaj neniam ardiĝas, nenio minkonfuzigas, — tamen mi ĉiam malgajnas.
— Rigardu Herman-on! — diris unu el la gastoj, montrante junaninĝenieroficiron: — dum sia tuta vivo li ne eĉ unu fojon preniskartojn en la manojn, tamen ĝis la kvina matene li sidas kun ni,observante nian ludon.
— Ludo min tre interesas, — rediris Hermano: — sed mi ne povasriski la neceson pro espero akiri superfluon.
— Hermano estas germandevena: do li estas prikalkulema, jen — lakaŭzo! — rimarkis Tomski. — Sed mian avinon, la grafinon AnnaFedotovna, mi tute ne komprenas.